Bagamoyo, en Tanzanio, estas historia urbo. En la dek-naŭa centjaro, ĝi estis centrala loko de la sklavkomerco en Orienta Afriko. La sklavoj estis forkapitaj en la centro de la afrika kontinento, kaj ili devis marŝi ĝis la marbordo. En Bagamoyo ili estis kondukitaj al insuloj kiel Zanzibar, Maŭricio aŭ Reunio por labori tien senpage. Poste, la germanoj okupis la Oriento de Afriko, kaj Bagamoyo estiĝis sia ĉefurbo. La germana registaro ŝajnigis, ke ili estas kontraŭ la sklavkomerco, sed vere, la sklaveco daŭris.
La kondiĉoj en la plantejoj de la germanoj estis tre krudaj, la laboro estis tre malfacila, kaj la germanoj batis la laboristojn.
Por la ĉeesto de la cecemuŝo, ne eblis uzi bovojn por porti aferojn. Por tio, antaŭ la konstruo de la fervojo, la sklavoj kaj la laborantoj devis porti ĉion en siaj ŝultroj. Eĉ la fama germana eks-mararmea ŝipo "Liemba", kio ĝis nun naĝas en la lago Tanganjiko, estis malkonstruita en sennombraj, malgrandaj partoj kaj portita en homa dorso.
En la fino de la naŭ-deka centjaro, la homoj malkovris ke la marbordo de la vilaĝo Dar-es-Salaam en la sudo estis pli bona por fari grandan, modernan havenon. La nova fervojo por iri en la centro de la kontinento komencis en Dar-es-Salaam.
Tiel, Dar-es-Salaam kreskis kaj Bagamoyo estis forgesita.
Hodiaŭ, Dar-es-Salaam estas metropolo de milionoj da homoj, kaj Bagamoyo estas malgranda, serena urbeto.
Kiel mi diris, hodiaŭ, Bagamoyo estas trankvila kaj malgranda. Sed ĝi ankaŭ estas grava kreema centro de la lando, pro sia “Instituto de tradiciaj artoj”. Multaj junuloj el aliaj regionoj venas tien por studi muzikon, teatron, dancon aŭ akrobataĵon. En la strando, oni ĉiam povas renkonti junulajn kantistojn kun gitaroj kiuj kantos por vi la kantojn, kiujn ili mem skribis.
Ĝi estas belega loko por malstreĉi sin.
| Ruino de historia domo |

![]() |
| La Liemba hodiaŭ |

| Akrobataĵo en la strando. Fonto: Daima Photgraphy |