пятница, 3 мая 2019 г.

Svislando

Mi voyaĝis en Svislando por vidi amikon el interreto. Su gepatra lingvo estas la kurda. Tiel kiel li venas de Turkujo, li ankaŭ parolas la turkan. Kiel mi, li ŝatas multe la lingvojn, kaj li parolas aliajn lingvojn. Ni parolis la plejparto en la hispana, kvankam ni ambaŭ antaŭe ne parolis ĝin dum kelkaj jaroj kaj ni forgesis multajn vortojn. Mi parolas pli bone la turkan ol la hispana, sed mi ne volis paroli en la lingvo de la subpremanto kun un kurdo el Turkujo. Por tio ke ni ne ĉiam sciis tutajn vortojn, ni kelkfoje uzis la rusan, la anglan aŭ la turkan. Normale mi pensas ke miksi la lingvojn ne estas bona, sed por ĉi semajno, mi ŝatis ĝin. Ni ankaŭ uzis nekorektajn vortojn similaj al hispanaj vortoj kiojn ni inventis. Se mia amiko kaj mi restis kune pli da tempo, naskiĝus nova artefarita lingvo bazita sur la hispana.


Görüntünün olası içeriği: gökyüzü, dağ, ağaç, açık hava ve doğa
Videblas kelkaj grandaj montoj

La domo de mia amiko estis en la malaltaj montetoj, branĉoj de la Alpoj, unu kilometro aŭ du ekstere de un vilaĝo. Por iri aĉeti manĝon ni devis marŝi en la vilaĝo aŭ reen dum duono horo. La peyzaĝo estis iomete ĉarma, sed ne vere bela. Ne tre malproksima antaŭ la domo estis migra vojo en ke estis posebla marŝi en arbaro. Post iom da marŝo videblis kelkaj grandaj montoj en la sudo de Svislando, la veraj Alpoj.

вторник, 26 марта 2019 г.

La monto malantaŭ mia domo

Tri stratojn malantaŭ mia domo komenciĝas la arbaro. Mi ofte iras tien. Aliaj homoj iras tri fojojn en semajno al sportejo kaj rigardas la muron kiam ili uzas senmovan biciklon, mi iras tri fojojn en la semajno al la sama monto. Estas mia maniero resti fizike taŭga.

Elvido de la pinto


En la alia flanko de la urbo estas du aliaj montoj. Mi ankaŭ grimpas ilin, sed ili estas pli malproksimaj, mi devas iomete bicikli antaŭe. En la plej bela monto estas krutaj rokoj kun mallarĝa padoj kaj belegaj vidoj super la urbo. Sed la vidoj de la monto kio estas la plej proksima al mia domo aŭ estas grandiozaj. Kiam oni grimpas sia kulminon oni povas vidi du tre malsimilajn flankojn. Unu flanke estas granda valo kun granda rivero, alia flanke estas montoj kaj malluma, densa arbaro. La sunfalo super la rivero ĉiam estas belega. Flanke de la montoj vidiĝas multaj montoj kaj du kasteloj.

Sunfalo super la rivero
Ofte, mi nur havas tempon kaj energion por iri en la monto dum la verspero kaj mi marŝas ankaŭ en la mallumo. Post la sunfalo estas pli facila vidi bestojn. Estas belo vidi kapreolojn aŭ vulpojn, sed la sovaĝaj porkoj povas estiĝi danĝeraj. Dumtage, havas multaj aliaj bestoj nur kiam estas suna vetero -- ili portas multkolorajn jaketojn el la sporta vendejo.

Mi ne iras en la monto nur pri bona vetero, mi iras ankaŭ pri pluvo. Kiam pluvas, neniu estas en la monto, mi havas la arbaron por mi-mem. Sed mi ŝatas la du. Pri bona vetero la vidoj en la valo estas pli bonaj.