вторник, 26 марта 2019 г.

La monto malantaŭ mia domo

Tri stratojn malantaŭ mia domo komenciĝas la arbaro. Mi ofte iras tien. Aliaj homoj iras tri fojojn en semajno al sportejo kaj rigardas la muron kiam ili uzas senmovan biciklon, mi iras tri fojojn en la semajno al la sama monto. Estas mia maniero resti fizike taŭga.

Elvido de la pinto


En la alia flanko de la urbo estas du aliaj montoj. Mi ankaŭ grimpas ilin, sed ili estas pli malproksimaj, mi devas iomete bicikli antaŭe. En la plej bela monto estas krutaj rokoj kun mallarĝa padoj kaj belegaj vidoj super la urbo. Sed la vidoj de la monto kio estas la plej proksima al mia domo aŭ estas grandiozaj. Kiam oni grimpas sia kulminon oni povas vidi du tre malsimilajn flankojn. Unu flanke estas granda valo kun granda rivero, alia flanke estas montoj kaj malluma, densa arbaro. La sunfalo super la rivero ĉiam estas belega. Flanke de la montoj vidiĝas multaj montoj kaj du kasteloj.

Sunfalo super la rivero
Ofte, mi nur havas tempon kaj energion por iri en la monto dum la verspero kaj mi marŝas ankaŭ en la mallumo. Post la sunfalo estas pli facila vidi bestojn. Estas belo vidi kapreolojn aŭ vulpojn, sed la sovaĝaj porkoj povas estiĝi danĝeraj. Dumtage, havas multaj aliaj bestoj nur kiam estas suna vetero -- ili portas multkolorajn jaketojn el la sporta vendejo.

Mi ne iras en la monto nur pri bona vetero, mi iras ankaŭ pri pluvo. Kiam pluvas, neniu estas en la monto, mi havas la arbaron por mi-mem. Sed mi ŝatas la du. Pri bona vetero la vidoj en la valo estas pli bonaj.