среда, 15 марта 2017 г.

La vojaĝanto Shadi Ganji


En Ĥajam Ĥane (mi antaŭe mencionis ĝin ĉi tien) ofte estas organisataj eventoj. Unu fojo venis la persa petveturistino Shadi Ganji. 
Ŝi rakontis nin pri ŝian vojaĝon en Sirio dum la komenco de la Araba Printempo, kiam la lando estis sekura la lasta fojo. Por iri en Sirio, ŝi trapasis la oriento de Turkujo petveturando. Alia fojo, ŝi ankaŭ voyaĝis en Kaŭkaziaj landoj.


Dum la prelego


Ŝi faris prelegon pri siaj vojaĝoj en la persa. Bonŝance, mia persa sufiĉis por kompreni ĝin. 

Ŝi estas arkeologiistino kaj ŝi parolis multe pri la antikvaj lokoj en Sirio, ekzemple Palmira - belega loko nun en la mano de la teroristoj de la Islama Ŝtato. Ŝi ankaŭ laŭdis la gastameco de la Sirianoj. Ĝi gravas nun ke la Sirianoj fuĝas kaj bezonas la gastamecon de aliajn. Krom ĝin, ŝi rimarkis ke Sirio estis pli malultekosta ol Irano.

Ŝi ankoraŭ diris nin ke ŝi planis alian voyaĝon en Aŭgusto kaj Septembro en Orienta Afriko. Finfine, ŝi vizitis Tanzanion, Ugandon kaj Kenion. Hazarde, ni estis en Tanzanio en la sama momento.


Görüntünün olası içeriği: 2 kişi, açık hava
Foto de la Instagram de Shadi - @shadi.ganji

Комментариев нет:

Отправить комментарий