пятница, 1 сентября 2017 г.

La Ĥajam Ĥane kaj la irana polico

En Teherano, la ĉefurbo de Irano, mi loĝis en unu domo por vojaĝantoj, la Ĥajam Ĥaneh. “Ĥaneh” volas diri “domo” en la persan, kaj “(Omar) Ĥajam” estis fama persa poeto.
En Ĥajam Ĥaneh mi trovis libron kun la poemoj de Ĥajam tradukitaj en multaj lingvoj, ankaŭ en Esperanto.

Tien, mi renkontis multajn interesajn vojaĝantojn el tuta la mondo. Multaj iranoj, sed ankaŭ multaj Eŭropeanoj ĉeestis tien. La Eŭropeanoj estas turistoj, sed ankaŭ venas studentoj de persa lingvo, kiuj vivas en Teherano dum kelkaj monatoj por lerni.


L’image contient peut-être : une personne ou plus et intérieur
Unu vespero en la Hajam Ĥaneh

La iranoj venas por diskuti iranan poezion aŭ ludi muzikon, kaj por renkonti eksterlandanojn kaj paroli la anglan. Sed natureble mi ankaŭ havis multan eblecon praktiki la persan.


La muroj de la domo estas plena de escerptoj de poezio, afiŝoj de turismaj lokoj en Irano kaj poŝtkartoj el aliaj landoj. Multaj homoj ankaŭ skribis mesaĝojn en la muroj por diri dankon al Reza Memar, la posedanto de la kelaro ke estiĝis la Ĥajam Ĥane (en la foto supre, Reza estas la homo en la flava pulovero). 



Salutojn en multaj lingvoj en la eniro

En la somero lasta jaro, Reza estis arestita de Irana polico. Ili tukblindigis lin kaj alportis lin en malliberejo en malkonata loko. Li devis resti tien du semajnojn, en soleca enfirmiĝo. La akuzo estis "propagando kontraŭ la Islama Respubliko". Kiam ili pridemandis lin, ili tukblinidigis lin denove.

Nun, unu jaro poste, Ĥajam Ĥaneh bedaŭrinde restas fermita por la problemoj kun la irana registaro.

Комментариев нет:

Отправить комментарий